26 aprilo 2007 · Kievo
Plantado de la Lingva aleo de la urbo
Kievaj lernejoj alportis memfaritajn lingvajn arbojn kaj interŝanĝis ilin kontraŭ vivajn arbidojn.
Kulmino de la projekto LINGVA ARBO: infanoj el diversaj lernejoj, gimnazioj kaj liceoj alportis la genealogiajn lingvajn arbojn de siaj lernejoj, kies folioj spegulas la lingvojn de iliaj prapatroj. La meritplena artistino de Ukrainio Raisa Nedaŝkivska kaj la sopilka-ludanto Oles Ĵuravĉak malfermis la feston per fragmento el «La arbara kanto»; je la kantado de la ensemblo Horlica la lingvaj arboj estis interŝanĝitaj kontraŭ veraj arbidoj kaj plantitaj.
La spektaklo-aŭkcion «Trezorejo de varmaj vortoj» gvidis la honora gasto Jean-Marc Leclercq, kiu subskribis diplomojn por ĉiuj partoprenantoj. En la sama tago la Esperanto-aleo en la skvero «Amikeco de popoloj» en Obolon, fondita en 2006 de la prezidanto de UEA Renato Corsetti, estis solene plilongigita.
Partneroj
Fotarkivo
Fotoj el la arkivo de INTERKULTURO. Elektu foton por pligrandigi ĝin.





















